Lanterno de mortintoj
Lanterno de mortintoj, aŭ Lumturo de la mortintoj, nomita, laŭ la provincoj, funebra lanterno, tournière, lampier (vidu sube 'Diversaj nomoj') estas konstruaĵo masonita, de varia formo, ofte impetita (svelta), turforma, ĝenerale kava kaj superita (kufita) de aĵura pavilono (almenaŭ tri malfermoj), en kiu krepuske oni hisas, ofte per sistemo de pulioj, lampon ŝaltitan supozite utila kiel gvidilo al forpasintoj.[1] La plimulto staras en Francio.
En Francio
[redakti | redakti fonton]Verŝajne, la lanternoj estis funebraj signalo-lumoj. Ekde la antikva epoko, la tradicio estas teni flamon apud tomboj. Tiu kutimo venas de la unuaj kristanoj por kiuj la morto estas nur paso de la tero-lumo al la ĉiel-lumo. La tomboj estis ornamitaj per kandeloj. Poste ŝtono-kandeloj anstataŭis ilin; ili estas pli solidaj kaj rezistas kontraŭ la malbona vetero. Finfine la homaro elpensis la lumturon de mortintoj.
La interpretoj pri la signifo aŭ la simbolo de tiuj lumturoj malsamas: Viollet-le-Duc pensis pri esprimo de la "antikva tradicio de Kelta Gaŭlio"; laŭ iuj, tiuj lanternoj protektis la vivantojn kontraŭ la timo pri reaperantoj kaj pri tenebraj spiritoj. Por aliaj, ili lumigus la ceremoniojn de la forpasint-familioj. Aliaj ankoraŭ vidas la volon memorigi al ĉiuj la senmortecon de la animo, ligante la starigon de tiuj monumentoj al la influo de la benediktanoj. Ĉapitro de la libro «Monuments curieux et sites étranges» de la historiisto Henri-Paul Eydoux, aperinta dum 1974, elvokas tiujn malsamajn interpretojn.
Antikva epoko
[redakti | redakti fonton]La gaŭlo-romia funebra kolono de Cinq-Mars-la-Pile, povis esti uzita tiel lumturo de la mortintoj.
Mezepoko
[redakti | redakti fonton]En Francio, la plimulto de tiuj konstruaĵoj estis konstruataj ĉirkaŭ la 12a jarcento. Ili estas plejparte koncentritaj en la centrokcidenta regiono de Francio: la departementojn Allier, Charente, Charente-Maritime, Corrèze, Creuse, Dordogne, Indre, Loire, Lot, Puy-de-Dôme, Deux-Sèvres, Vendée, Vienne kaj Haute-Vienne. Tiuj 13 departementoj kongruas preskaŭ je la unua teritorio de la Akvitania dukujo dum la 10a jarcento. Malgranda konstruaĵo tiel nomita staras apud la preĝejo de Guégon (Morbihan); same, ok konstruaĵoj ekzistas en Bretonio: en Les Moutiers-en-Retz (apud la preĝejo Saint-Pierre), en Douarnenez (sur la preĝejo Saint-Herlé de Ploaré), en Saint-Jean-du-Doigt (sur la tegmento de la kapelo Saint-Mélar), en Plonévez-du-Faou (kapelo Saint-Herbot), en Liffré (bazo de la sonorilturo de la preĝejo Saint-Michel), en Ploulec'h (kapelo Saint-Herbot) en Côtes-d'Armor kaj en Trégastel (apud la vestiblo), ankaŭ en Côtes-d'Armor. En la orienta parto de Francio oni nombras nur kelkajn malnovajn izolitajn monumentojn kiel la ronda turo de la 13a jarcento ĉe la tombejo de Farschviller (Moselle) aŭ ankoraŭ la bela malfrua konstruaĵo en flandra gotiko nomita «La Recevresse» de la baziliko Notre-Dame-d’Avioth (Meuse).
Ĝis nun, neniu klarigis tiun mirindan aron. La plej diversaj hipotezoj aperis pri iliaj funkcioj: lumturoj por gvidi la vojaĝantojn, montriloj de tombejo do danĝera loko, lanternoj ebligante la mortintojn eliri el siaj tomboj por fantomi la vivantoj kaj retrovi sian tombejon je la tagiĝo…
Nuntempa epoko
[redakti | redakti fonton]Post la Unua Mondmilito, lanternoj de la mortintoj estis konstruataj en la militaj tombejoj (Douaumont, Dormans aŭ nacia nekropolo de Notre-Dame-de-Lorette). La monumento al la mortintoj de La Châtre reprezentas virinon kiu staras ĉe la piedo de lumturo de la mortintoj.
Diversaj nomoj
[redakti | redakti fonton]- «Colonne» (Kolono) je Estrée (Pas-de-Calais);
- «Croissonnière» je Cellefrouin (Charente);
- «Fanal» (Lanterno);
- «Flèche» (Sago);
- «Lampadaire»;
- «Lampier» je Estivareilles (Allier);
- «Luminaire» (Lumilo);
- «Phare» (Lumturo);
- «Tournielle»;
- «Tournière».
Ekster Francio
[redakti | redakti fonton]Lumturoj de la mortintoj ekzistas en Irlando, en Pollando, nur unu en Anglio ĉe Bisley, Gloucestershire, kaj en pluraj landoj de Centra Eŭropo (por tiuj landoj, la konstruo de la lanternoj ŝajnas pli malfrua ol la francaj lanternoj).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 22a de junio 2015 Arkivigite je 2022-10-10 per la retarkivo Wayback Machine.